Prezidanto Xi honoris du akademianojn per plej alta scienca premio

(GMT+08:00) 2020-01-10 14:16:36     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping atribuis la plej altan sciencan premion de Ĉinio al Huang Xuhua kaj Zeng Qingcun vendrede pro iliaj elstaraj kontribuoj al scienca kaj teknologia novigado.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis al ili premiojn kaj atestilojn en la jara ceremonio okazigita en Pekino por honori elstarajn sciencistojn, inĝenierojn kaj esplorajn atingojn.

Huang Xuhua, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio, estas la ĉefprojektisto de la unua-generaciaj nukleaj submarŝipoj de la lando.

Zeng Qingcun, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj, estas fama meteologo de la Instituto de Atmosfera Fiziko sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin