La 11an de januaro Kim Kye-gwan, la konsilanto de la Nordkorea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Nord-Koreio ne plu faros intertraktadon kun Usono, krom ke tiu konsentos akcepti tutajn kondiĉojn metitajn de Nord-Koreio. "Sed ni scias, ke Usono ne estas preta, nek kapabla, tion fari."
La nordkorea centra novaĵagentejo, citante vortojn de Kim Kye-gwan, diris, ke Nord-Koreio poste ne plu ĉeestos tian intertraktadon, kia okazis februare de 2019 en Hanojo, Vjetnamio. "Nord-Koreio ne plu ĉeestos interparolon en kiu ĝi nur akceptus premon venantan de alia partio, ĉar Nord-Koreio ne volas esti kiel aferisto, kiu interŝanĝus komercaĵojn kun alia partio."