Proparolanto de ĉina Ministerio pri Ekseterlandaj Aferoj respondis demandon pri elektado de Tajvano

(GMT+08:00) 2020-01-12 15:57:31     Redaktoro:Selena

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang dimanĉe diris responde al demando pri elektado de Tajvano, ke tajvanaj aferoj estas ĉinaj internaj aferoj. Malgraŭ ajna ŝanĝiĝo de la tajvana situacio, la vero estas neŝanĝebla, t.e. en la mondo troviĝas unu Ĉinio, kaj Tajvano estas unu parto de Ĉinio. Li diris, ke starpunkto de la ĉina registaro persisti en principo de unu Ĉinio kaj oponi "tajvanan sendependecon", "du Ĉiniojn" kaj "unu Ĉinion, unu Tajvanon" restas senŝanĝa. Ankaŭ la komuna kono de la internacia komunumo pri unu Ĉinio restas senŝanĝa. Li aldonis, ke ni esperas kaj kredas, ke la internacia komunumo plu persistos en principo de unu Ĉinio kaj komprenos kaj subtenos justan aferon de la ĉina popolo oponi agadojn de separismaj fortoj kaj klopodi por realigi nacian reunuiĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin