Burunda dua vicprezidento renkontiĝis kun Wang Yi

(GMT+08:00) 2020-01-12 16:56:42     Redaktoro:Selena

En la 11a de januaro en Buĵumburo, burunda dua vicprezidento Joseph Butore renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Butore alte taksis la rilatojn inter Burundo kaj Ĉinio, dirante, ke kvankam estas longa distanco inter Ĉinio kaj Burundo, tamen la du landoj havas fratecon. Li diris, ke la politiko de Burundo pri Ĉinio estas neŝanĝebla, malgraŭ ŝanĝiĝoj de la burunda situacio. Burundo dankas Ĉinion pro ĝia helpo kaj subteno en internaciaj okazoj, kaj Burundo plu donos firman subtenon al Ĉinio en aferoj, kiuj koncernas kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de Ĉinio.

Wang diris, ke Burundo estas fidinda kaj sincera amiko de Ĉinio. Ĉinio opinias, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj. Ĉinio alte taksas tion, ke Burundo firme observas amikan politikon al Ĉinio, kaj firme subtenas Burundon protekti ŝtatan sendependecon, suverenecon kaj nacian dignon kaj defendi siajn laŭleĝajn interesojn. Malgraŭ ŝanĝiĝoj de la internacia situacio, Ĉinio volas esti bona amiko, bona partnero kaj bona frato de Burundo.

En la sama tago, Wang interparolis kun burunda ministro pri eksterlandaj aferoj Ezechiel Nibigira.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin