Kanada kaj irana gvidantoj telefone interparolis pri la paffaligo de ukraina pasaĝeraviadilo

(GMT+08:00) 2020-01-12 16:19:52     Redaktoro:Xiong

La 11an de januaro la kanada ĉefministro Justin Trudeau telefone interparolis kun la irana prezidento Hassan Rouhani, postulante ke la irana flanko ĝisfunde faru enketon pri la "neintenca" paffaligo de ukraina pasaĝeraviadilo.

En la gazetara konferenco de la 11a de januaro Trudeau diris, ke la konfeso de Irano "neintence" paffaligi la ukrainan pasaĝeraviadilon per misilo estas grava paŝo por la familioj de la viktimoj, sed restas ankoraŭ multe da laboroj por fari. Trudeau substrekis, ke oni devas fari plenan kaj ĝisfundan enketon por kompreni, kial okazis tiu ĉi tragedio. Rouhani promesis fari pluan enketon pri la evento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin