La libia "Nacia Liberiga Armeo" deklaris kondiĉan batalhaltigon

(GMT+08:00) 2020-01-12 16:20:46     Redaktoro:Xiong

La 11an de januaro la libia armita forto – "Nacia Liberiga Armeo" - deklaris, ke nur se la armeo de la libia nacia unuigita registaro observas batalhaltigon, la "Nacia Liberiga Armeo" ĉesigos siajn operacojn ekde la nula horo de la 12a de januaro en la okcidento de Libio.

En sia deklaro la libia Nacia Liberiga Armeo diris, ke "nur se la alia partio observas batalhaltigon", la libia Nacia Liberiga Armeo do akceptos la batalhaltigon; sed se la registaraj fortoj malobservos la militpaŭzon, do "ĝi ricevos seriozajn sekvojn".

La 8an de januaro la turka prezidento Erdogan kaj la rusa prezidento Putin renkontiĝis en la turka urbo Istanbulo kaj kune alvokis, ke la du libiaj batalantaj partioj ĉesigu ĉian antagonisman agon ekde la nula horo de la 12a de januaro por kvietigi la lokan situacion kaj por ke la vivo en Tripolo kaj aliaj urboj revenu al normaleco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin