Wang Yi parolis pri vizito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al Afriko en ĉiujara komenco

(GMT+08:00) 2020-01-13 13:24:52     Redaktoro:Selena

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe respondis demandon, kial ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj elektas Afrikon kiel cellokon de sia unua vizito je ĉiujara komenco en sinsekvaj 30 jaroj, kiam li kaj zimbabva ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia komerco Sibusiso Moyo kune renkontiĝis kun raportistoj.

Wang diris, ke la vizito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al Afriko en ĉiujara komenco estas unue bazita sur aparta sento de Ĉinio al afrikaj landoj, kun kiuj Ĉinio havas tradician amikecon kaj dividas kun ili feliĉon kaj malfeliĉon.

La dua kialo estas bazita sur bezono por profundigo de kunlaboro kaj komuna disvolvado. Ĉinio estas plej granda evoluanta lando, dum Afriko estas kontinento kun plej multaj evoluantaj landoj, kaj ambaŭ havas gigantan potencialon de kunlaboro.

La tria kialo estas bazita sur grava misio por plifortigo de internacia kunlaboro kaj protekto de komunaj interesoj. Ĉinio kaj Afriko devas plifortigi komunikadon kaj kunordigon por defendi justan rajton de la du popoloj pri opono kontraŭ eksteraj intervenoj, strebo por egaleco kaj justeco kaj aspiro al pli bona vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin