Francio, Germanio kaj Britio reasertis konservadon de irana nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2020-01-13 13:34:01     Redaktoro:Yu

Gvidantoj de Francio, Germanio kaj Britio dimanĉe publikigis komunan deklaron, reasertante sian devontigon al konservado de la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento. Ili diris, ke la interkonsento ludas ŝlosilan rolon por malebligi nuklean disvastigon.

La franca prezidentejo tiutage publikigis la komunan deklaron de franca prezidento Emmanuel Macron, germana ĉefministro Angela Merkel kaj brita ĉefministro Boris Johnson. La deklaro diris, ke konservi la sistemon de nuklea ne-disvastigo kaj certigi, ke Irano ne posedu nukleajn armilojn, konformas al la komunaj interesoj de la tri landoj, kaj la irana nuklea interkonsento ludas ŝlosilan rolon tiurilate. Gvidantoj de la tri landoj esprimis bedaŭron kaj maltrankvilon, post kiam Usono decidis sin retiri el la irana nuklea interkonsento kaj rekomencis sankciojn kontraŭ Irano. La deklaro diris, ke malgraŭ la pliiĝanta malfacila situacio, la tri landoj faris senlacajn klopodojn por konservado de la irana nuklea interkonsento.

La deklaro emfazis, ke la tri landoj sin dediĉos plu por konservi la iranan nuklean interkonsenton kaj urĝi Iranon forlasi ĉiujn rimedojn nekonformajn al la nuklea interkonsento. Ili opiniis, ke iranaj demandoj, inkluzive de tiu pri misilo, devas esti solvitaj per diplomatiaj klopodoj, por konservi stabilecon en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin