Wang Yi: Dubo kaj kalumnio ne povis malhelpi internacian kunlaboron de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2020-01-13 18:52:22     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde en regula gazetara konferenco, ke neniu lando falis en krizon de ŝuldo pro investo de Ĉinio.

Estis raporto, ke dum sia vizito al Afriko, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interŝanĝis opiniojn kun gvidantoj de afrikaj landoj. Antaŭe iuj okcidentaj politikistoj diris, ke Ĉinio kondukis afrikajn landojn en ŝuld-kaptilon per la iniciato Zono kaj Vojo.

Geng diris, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang estas vizitanta Afrikon, kaj ĉiuj landoj, kiujn li vizitis, alte taksis la internacian kunlaboron de la Zono kaj Vojo. Li diris, ke estas afrika proverbo, ke la bruado de ranoj ne povas malebligi al bovoj trinki akvon apud la rivero. Li aldonis, ke malgraŭ kalumnio kaj bruado de iuj landoj aŭ individuoj, Ĉinio ĉiam persistos en la principo de komuna diskuto, komuna konstruado kaj kundivido kaj volas labori kun la afrika flanko por akceli altkvalitan komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj fruktigi ĝin por profitigi Afrikon kaj la afrikan popolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin