Xi emfazas fortigi bridadon kaj kontroladon super uzo de potenco

(GMT+08:00) 2020-01-13 19:19:02     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), postulis kompletan kaj striktan regadon de la Partio kaj emfazis fortigi bridadon kaj kontroladon super uzo de potenco.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia parolado en la kvara plena sesio de la 19a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ lunde.

Li emfazis ankaŭ subtenadon kaj plibonigon de la partiaj kaj ŝtataj kontrolaj sistemoj, aldonante, ke la klopodoj devas certigi, ke la linio kaj politikoj de la Partio estos fidele sekvataj, kaj liveri fortan garantion por certigi venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj elimino de malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin