Viziti tombejon en Xinjiang por frakasi mensogon de okcidentaj amaskomunikiloj kaj koni veron

(GMT+08:00) 2020-01-14 14:35:03     Redaktoro:Selena

patrino de Aziz Isa Elkun gvidis raportistojn viziti la tombejon

La urbo Aksu, kiu estas en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio, havas grandajn ŝanĝiĝojn en pasintaj kelkdek jaroj. Tamen tia ŝanĝiĝo estas klarigita de okcidentaj amaskomunikiloj kiel kontraŭstaro al iu antikva kutimo, kiu koncernas personan kaj religian temon—tombejo.

Lastatempe iu tombejo en la gubernio Xayar de Aksu fariĝis fokuso de internacia disputo. CNN raportis, ke ujgura poeto Aziz Isa Elkun, kiu nun loĝas en Londono, ne povas trovi tombejon de sia patro. La raporto sugestis, ke malkonstruado de ujguraj tombejoj fare de la loka registaro estas unu el rimedoj por elradikigi ujguran kulturon.

Raportistoj decidis viziti familion de Elkun en la vilaĝo Yegiqiman por koni la veron.

CNN raportis, ke Aziz Isa Elkun klare scias pozicion de la tombejo, tamen li ne estas bonvenigita de la ĉina registaro, nek povas telefoni al sia patrino. Tamen lia patrino diris, ke Aziz Isa Elkun revenis en februaro de 2017 por zorgi pri sia patro, cetere li telefonis al ŝi en decembro de 2017.

malnovaj tombejoj

En la pasintaj kelkdek jaroj, malnovaj tombejoj estis detruitaj de arda suno, inundo kaj vintra polvoza sekeco. Vilaĝanoj de tempo al tempo riparis ilin.

En novembro de 2017, patro de Aziz Isa Elkun, kiu forpasis pro kormalsano, estis enterigita en la nova tombejo. Lia patrino diris, ke Aziz Isa Elkun ne revenis ĉe forpaso de lia patro, tial li ne scias ekzaktan lokon de la tombejo. Ŝi aldonis, ke nun ŝia edzo povas ripozi en la kvieta loko ĉirkaŭita de floroj, kaj ŝi ne plu perdis sian direkton kiam ŝi sopiras lin.

Fakte ekde 2000, la loka buroo de civilaj aferoj ricevis plendon de vilaĝanoj pri malbona cirkonstanco de tiuj malnovaj tombejoj. La loka registaro finkonstruis novajn ekologiajn tombejojn. En la fino de 2018, tombejo de patro de Aziz Isa Elkun estis translokita al la nova loko, 100-metron proksiman al la malnova tombejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin