Novaĵoj (Januaro 14)

(GMT+08:00) 2020-01-14 19:23:27     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de januaro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi emfazas fortigi bridadon kaj kontroladon super uzo de potenco; Usono nuligis akuzon pri mona manipulado kontraŭ Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), postulis kompletan kaj striktan regadon de la Partio kaj emfazis fortigi bridadon kaj kontroladon super uzo de potenco.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn lunde dum sia parolado en la kvara plena sesio de la 19a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ.

Li emfazis ankaŭ subtenadon kaj plibonigon de la partiaj kaj ŝtataj kontrolaj sistemoj, aldonante, ke la klopodoj devas certigi, ke la linio kaj politikoj de la Partio estos fidele sekvataj, kaj liveri fortan garantion por certigi venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj elimino de malriĉeco.

Prezidanto Xi Jinping lunde esprimis siajn salutojn de la Printempa Festo al armeaj veteranoj kaj emeritaj oficiroj.

Xi esprimis la salutojn, kiam li ĉeestis amuzan vesperkunvenon okazigitan de la Centra Milita Komisiono por emeritaj armeaj oficiroj de trupoj en Pekino.

Kune kun la veteranoj, Xi retrorigardis la gravajn atingojn de la partio, la lando kaj la armeo en 2019.

La armeaj veteranoj kaj emeritaj oficiroj promesis unuiĝi pli strikte ĉirkaŭ la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, sekvi la gvidadon de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko kaj efektivigi la penson de Xi Jinping pri fortigo de la armeo.

Ili esprimis pretecon fari novajn kontribuojn por atingi la celon de 2020 pri konstruado de nacia defendo kaj armitaj trupoj kaj realigi venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Marde matene en la Mediata Centro en Pekino Ĉina Komunikila Grupo okazigis malferman ceremonion por apliko de novaj teknologioj, inkluzive de la kvina-generacia komunika teknologio, superalta difino kaj virtuala realeco, en la televida prezentado de la Printempa Festo de 2020, rekte elsendita al la tuta mondo. La ceremonion ĉeestis Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, kaj estroj de la Ministerio de Scienco kaj Tekniko, Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio, Nacia Administracio pri Radio kaj Televido, kaj tri ĉefaj ĉinaj komunikaj kompanioj.

Ĉinio lunde urĝis Usonon ĉesigi malĝustan efektivigon de sankcioj kontraŭ ĉinaj entoj pro kunlaboro kun Irano.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkon en gazetara konferenco, responde al demando pri la novaj sankcioj de Usono kontraŭ Irano, kiuj tuŝas ankaŭ ĉinajn entojn. Geng diris, ke Ĉinio ĉiam oponas unuflankajn sankciojn kaj long-brakan jurisdikcion kaj opinias, ke efektivigi aŭ minaci efektivigi sankciojn ne helpos solvi demandojn, kaj demandoj inter landoj devas esti solvitaj surbaze de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN kaj la bazaj normoj de internaciaj rilatoj, kaj ke disputoj devas esti konvene traktataj per pacaj metodoj inkluzive de dialogo kaj konsiliĝo.

Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn respekti la veron, sekvi la principon de politika traktado, preni praktikajn agojn por mildigi streĉon en Mez-Oriento kaj la golfa regiono kaj kune konservi pacon kaj stabilecon en la regiono. Li aldonis, ke Ĉinio delonge havis amikan kaj reciprokprofitan kunlaboron kun Irano en la kadro de la internacia leĝo, kio ne subfosis la interesojn de triaj partioj kaj devas esti respektata kaj protektata.

La Ministerio de Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco diris marde, ke en 2019, dungado en la tuta lando estis ĝenerale stabila; 13,52 milionoj da laborpostenoj estis aldonitaj en urboj; kaj la urba senlaboreco estis registrita je 3,62%. En la komenco de 2019, la ĉina registaro fiksis la celon aldoni pli ol 11 milionojn da laborpostenoj kaj la celon regi registritan senlaborecon sub 4,5%.

Donitaĵoj publikigitaj de la ministerio montris, ke en la lasta jaro daŭre efikis la politiko pri stabiligo de dungado: senlabora asekuro subtenis laborintensajn kaj malfacilajn entrteprenojn en stabiligo de laborpostenoj, profitigante 72,895 milionojn da laboruloj, kaj pli ol 15 milionoj da homoj estis profesie trejnitaj.

Lunde en Moskvo, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Luo Zhaohui kaj lia rusa paralelulo Igor Morgulov diskutis pri demando de la Korea Duoninsulo kaj la situacio en Azi-Pacifiko.

La du flankoj unuanime opiniis, ke daŭrigo de dialogo inter la du flankoj de la Korea Duoninsulo por mildigo de situacio konformas al komunaj interesoj de ĉiuj koncernaj partioj kaj ankaŭ al la ĝenerala atendo de la internacia komunumo. Ili vokis la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) kaj Usonon sekvi la ĝustan direkton de dialogo kaj konsiliĝo, renkonti unu la alian duonvoje kaj aktive serĉi efikajn manierojn por rompi senelirejon kaj solvi siajn zorgojn. Ili ankaŭ reasertis subtenon al klopodoj de la KDPR kaj Sud-Koreio por plibonigo de rilatoj kaj akcelado de repacigo kaj kunlaboro, kaj promesis, ke la du flankoj ludos plu pozitivan rolon por akceli politikan solvadon de la duoninsula demando.

Laŭ raporto lunde publikigita de la usona Departemento de Financo, Usono nuligis sian difinon de Ĉinio kiel mona manipulanto.

En sia duonjara Raporto pri Makroekonomiaj kaj Fremdvalutaj Politikoj de Ĉefaj Komercaj Partneroj de Usono, la Departemento de Financo diris, ke neniu usona komerca partnero nun plenumas rilatajn leĝdonajn kriteriojn pri mona manipulado.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris lunde, ke tiutage en Moksvo la du partioj de la libia konflikto akiris certan progreson en intertraktado pri batalhalto de la interna milito.

Rusaj amaskomunikiloj raportis, ke sub la mediaciado de ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj defendaj ministroj de Rusio kaj Turkio, gvidantoj de la du partioj de Libio okazigis kelkhoran nerektan intertraktadon en Moskvo. Lavrov diris, kiam li resumis rezultojn de la intertraktado, ke certa progreso estis farita en la intertraktado. Gvidanto de la libia registaro de nacia akordo subskribis la interkonsenton pri batalhalto, dum gvidanto de la libia nacia armeo Khalifa Haftar diris, ke ili bezonas esplori la interkonsenton kaj faros finan decidon marde matene.

Laŭ la interkonsento, la du partioj devas efektivigi senkondiĉan batalhalton kaj stabiligi la situacion en la ĉefurbo Tripolo kaj aliaj urboj. Krome, ili devas formi mediacian laborgrupon kaj okazigi ĝian unuan kunvenon en tiu ĉi monato.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin