Xi esprimis salutojn de Printempa Festo al armeaj veteranoj

(GMT+08:00) 2020-01-14 12:04:09     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping lunde esprimis siajn salutojn de la Printempa Festo al armeaj veteranoj kaj emeritaj oficiroj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis la salutojn, kiam li ĉeestis amuzan vesperkunvenon okazigitan de la Centra Milita Komisiono por emeritaj armeaj oficiroj de trupoj en Pekino.

Kune kun la veteranoj, Xi retrorigardis la gravajn atingojn de la partio, la lando kaj la armeo en 2019.

La armeaj veteranoj kaj emeritaj oficiroj promesis unuiĝi pli strikte ĉirkaŭ la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, sekvi la gvidadon de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko kaj efektivigi la penson de Xi Jinping pri fortigo de la armeo.

Ili esprimis pretecon fari novajn kontribuojn por atingi la celon de 2020 pri konstruado de nacia defendo kaj armitaj trupoj kaj realigi venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin