Ĉinio urĝas Usonon haltigi sankciojn kontraŭ ĉinaj entoj

(GMT+08:00) 2020-01-14 12:52:30     Redaktoro:Yu

Ĉinio lunde urĝis Usonon ĉesigi malĝustan efektivigon de sankcioj kontraŭ ĉinaj entoj pro kunlaboro kun Irano.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, faris la rimarkon en gazetara konferenco, responde al demando pri la novaj sankcioj de Usono kontraŭ Irano, kiuj tuŝas ankaŭ ĉinajn entojn. Geng diris, ke Ĉinio ĉiam oponas unuflankajn sankciojn kaj long-brakan jurisdikcion kaj opinias, ke efektivigi aŭ minaci efektivigi sankciojn ne helpos solvi demandojn, kaj demandoj inter landoj devas esti solvitaj surbaze de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN kaj la bazaj normoj de internaciaj rilatoj, kaj ke disputoj devas esti konvene traktataj per pacaj metodoj inkluzive de dialogo kaj konsiliĝo.

Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn respekti la veron, sekvi la principon de politika traktado, preni praktikajn agojn por mildigi streĉon en Mez-Oriento kaj la golfa regiono kaj kune konservi pacon kaj stabilecon en la regiono. Li aldonis, ke Ĉinio delonge havis amikan kaj reciprokprofitan kunlaboron kun Irano en la kadro de la internacia leĝo, kio ne subfosis la interesojn de triaj partioj kaj devas esti respektata kaj protektata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin