Senelireja estas kontraŭĉina politika spekulado de Zdenek Hrib

(GMT+08:00) 2020-01-15 14:02:40     Redaktoro:Yu

Zdenek Hrib, urbestro de la ĉeĥa ĉefurbo Prago, senbaze kritikis Ĉinion kiel "nefidindan partneron" en sia artikolo dimanĉe publikigita en la germana ĵurnalo Welt am Sonntag, kaj prognozis, ke Prago kaj Taibei estos amikaj urboj ekde lundo, la 13a de januaro. La konduto de Hrib malobservis la principon pri unu Ĉinio kaj serioze subfosis la amikecon inter Ĉinio kaj Ĉeĥio. La Oficejo pri Eksteraj Aferoj de la Ŝanhaja Municipa Registaro marde publikigis deklaron, esprimante fortan proteston kaj severan kondamnon kontraŭ la konduto de Hrib, kaj anoncante nuligon de rilatoj de amikaj urboj kun Prago.

En la fino de 2018, kiam Hrib estis elektita kiel urbestro de Prago, li komencis defii la ĉina-ĉeĥan amikecon per sia dubo pri la principo de unu Ĉinio. En la pasinta pli ol unu jaro li kelkfoje parolis per iuj eŭropaj mediatoj, instigante la pragan parlamenton adopti rilatan leĝprojekton por unuflanke fini interkonsenton pri amikaj urboj kun Pekino, kaj publike subtenis "tibetan sendependecon" kaj renkontiĝis kun aktivuloj pri "tibeta sendependeco" spite al la opono de la ĉeĥa registaro kaj protesto de la ĉina registaro.

Sed la politika spekulado estigis malkontenton de la ĉeĥa registaro. La lasta serioze kondamnis liajn kontraŭĉinajn agojn. La ĉinlingva retejo de la Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke proparoplanto de ĉeĥa prezidento publike kritikis lin, ke li intence subfosis la rilatojn kun Ĉinio kaj sisteme damaĝis interesojn de Ĉeĥio, kaj asertis, ke diplomatia potenco apartenas al la centra registaro, kaj la konduto de praga urbestro ne povas reprezenti la oficialan sintenon de Ĉeĥio. Iuj ĉeĥaj retanoj opiniis, ke la artikolo de Hrib damaĝos la naciajn interesojn de Ĉeĥio, kaj ke la respondeco de li kiel urbestro estas administri la urbon kaj altiri ĉinajn turistojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin