Ĉina kabineto petas opiniojn pri registara laborraporto

(GMT+08:00) 2020-01-15 15:02:19     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Konsilio, aŭ la kabineto de Ĉinio, sendos projekton de registara laborraporto al multaj centraj kaj provinc-nivelaj registaraj departementoj por peti iliajn opiniojn.

La decido estis farita en plena kunveno de la Ŝtata Konsilio lunde prezidata ĉefministron Li Keqiang. La kunveno diskutis pri la raporto, kiu estos submetita al la venonta ĉiujara sesio de la Nacia Popola Kongreso, kaj aranĝis la laborojn de la kabineto por la unua trimestro.

En sia parolado, Li emfazis la atingojn faritajn pasintjare, dirante, ke Ĉinio plenumis siajn ĉefajn celojn kaj taskojn pri ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj la ekonomia kresko de la lando restis en akceptebla amplekso, kun plibonigita kvalito de disvolviĝo kaj stabila dungado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin