Disciplin-kontrolaj aŭtotitatoj de Ĉinio adoptis komunikaĵon en plena sesio

(GMT+08:00) 2020-01-15 19:24:00     Redaktoro:Yu

La 19a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) merkrede adoptis komunikaĵon en sia kvara plena sesio.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis kaj alparolis la sesion okazigitan de lundo ĝis merkredo. Ankaŭ aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj, inkluzive de Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng, ĉeestis la kunvenon.

Laŭ la komunikaĵo, laborraporto farita de Zhao nome de la Konstanta Komitato de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ estis adoptita en la sesio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin