Marde, Israelo lanĉis aeratakon al la aerbazo T-4 en la siria centra provinco Homs, tamen tio kaŭzis neniun gravan damaĝon.
La siria armeo publikigis deklaron, dirante, ke la israelaj ĉasaviadiloj ĵetis plurajn misilojn al la bazo. Ili plejparte estis interkaptitaj de la siria aerdefenda trupo , kaj nur 4 misiloj trafis la bazon.
Siria anonima oficiro diris, ke la 4 misiloj detruis kelkajn veturilojn en la bazo, tamen neniu ĉasaviadilo estis trafita. Ankoraŭ estis neniu raporto pri perdoj.
Israelo lanĉis multajn aeratakojn al militaj celoj en Sirio, kiuj estis konsiderataj de Israelo kiel la lokoj de iranaj militaj instalaĵoj.