Ĉina vicĉefministro renkontiĝis kun estro de internacia organizo kaj reprezentantoj de usona komerca rondo

(GMT+08:00) 2020-01-16 12:34:39     Redaktoro:Selena

Merkrede antaŭtagmeze en Vaŝingtono, Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina vicĉefministro, kaj reprezentanto de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva, prezidanto de la Usona Ĉambro de Komerco Thomas Donohue kaj prezidanto de Usona-Ĉina Komerca Konsilio Craig Allen.

Liu diris, ke la Internacia Mona Fonduso, la Usona Ĉambro de Komerco kaj la Usona-Ĉina Komerca Konsilio faris multajn laborojn favorajn al la ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono. Surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, la du landoj atingis la interkonsenton de la unua fazo, kio estas favora ne nur al ambaŭ flankoj, sed ankaŭ al la tuta mondo. Li aldonis, ke tio ne nur estas grava en la ekonomia kaj komerca kampo, sed ankaŭ utilas al protekto de paco, stabileco kaj prospero de la mondo, kaj post atingo de la interkonsento, ambaŭ flankoj devas bone efektivigi ĝin por akiri efektivajn rezultojn.

Kristalina Georgieva gratulis Ĉinion kaj Usonon pro ilia atingo de la unuafaza interkonsento. Ŝi diris, ke la mona fonduso jam altigis sian prognozon pri la ĉina ekonomia kresko en 2020 de 5,8% ĝis 6,0%. La mona fonduso celas protekti stabilecon de la monda ekonomio kaj financo, konsekvence liveros proponojn, kiuj estas bazitaj sur faktoj kaj utilas al kresko de la monda ekonomio, kaj faros sian plejeblon por unuigi diversajn landojn kaj solvi diverĝojn.

Donohue kaj Allen diris, ke la Usona Ĉambro de Komerco kaj la Usona-Ĉina Komerca Konsilio plenforte subtenas registarojn kaj entreprenojn de ambaŭ landoj efektivigi la unuafazan interkonsenton por pliigi reciprokan fidon kaj plu ludos pozitivan rolon por disvolvado de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio kaj de la duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin