Novaĵoj (Januaro 16)

(GMT+08:00) 2020-01-16 16:01:47     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke birmaj ĵurnaloj publikigis subsribitan artikolon de ĉina prezidanto; Ĉinio kaj Usono subskribis la unuafazan ekonomian kaj komercan interkonsenton. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Subskribita artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping sub la titolo "Verki Novan Ĉapitron en Nia Miljara Pauk-Phaw-Amikeco" estis publikigita ĵaŭde en tri birmaj ĵurnaloj antaŭ lia ŝtata vizito al ĉi tiu sudorient-azia lando.

De la 17a ĝis la 18a de januaro prezidanto Xi faros ŝtatan viziton al Birmo. Tio estos lia unua eksterlanda vojaĝo en 2020, kiu markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en la artikolo, "Dum la 70 jaroj de niaj diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Birmo kune rekomendis kaj praktikis la Kvin Principojn de Paca Kunekzisto. Niaj rilatoj estis markitaj per reciproka konfido, reciproka respekto kaj reciproka subteno kaj fariĝis bona ekzemplo de egaleco, kungajna kunlaboro kaj komuna disvolviĝo inter landoj de malsamaj grandecoj. Niaj proksimaj rilatoj portis efektivajn avantaĝojn al popoloj en ambaŭ landoj." Li aldonis, ke la du flankoj devas preni la 70an datrevenon kiel oportunon por plifortigi strategian komunikadon, profundigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, intensigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon, akceli kunordigon kaj kunlaboron en regionaj kaj internaciaj aferoj, kaj puŝi la interrilatojn al nova epoko.

La birmlingva versio de la dokumenta filmo Ni Marŝas sur la Larĝa Vojo estas elsendata de la Ĉiela Reto (Sky Net), la plej influa televida kanalo en Birmo, ekde la 15a de januaro, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando.

La filmo produktita de Ĉina Komunikila Grupo vivece rakontas pri grandegaj ŝanĝiĝoj de Ĉinio kun antikva civilizacio en la pasintaj 70 jaroj kaj montras brilajn atingojn kaj valorajn spertojn, kiujn la ĉina popolo akiris en la revolucio, konstruado kaj reformo de socialismo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj prezentas grandiozan bildon de la senlaca luktado de la ĉina popolo en la procezo de nacia rejunigo en la nova epoko. Ĝi estas tradukita en multajn lingvojn, inkluzive de la angla, japana, korea, hispana kaj itala kaj prezentota tutmonde.

Merkrede en la Blanka Domo, Ĉinio subskribis kun Usono ekonomian kaj komercan interkonsenton de la unua fazo. Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina vicĉefministro, kaj reprezentanto de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, faris paroladon, dirante, ke Ĉinio kaj Usono devas rekte alfronti kaj regi diverĝojn, kaj atingo de la unuafaza interkonsento utilas al ambaŭ flankoj kaj ankaŭ al la tuta mondo.

Post la parolado, Liu subskribis la interkonsenton kun usona prezidento Donald Trump en la Blanka Domo.

Merkrede antaŭtagmeze en Vaŝingtono, Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina vicĉefministro, kaj reprezentanto de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva, prezidanto de la Usona Ĉambro de Komerco Thomas Donohue kaj prezidanto de Usona-Ĉina Komerca Konsilio Craig Allen.

Liu diris, ke la Internacia Mona Fonduso, la Usona Ĉambro de Komerco kaj la Usona-Ĉina Komerca Konsilio faris multajn laborojn favorajn al la ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono. Surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, la du landoj atingis la interkonsenton de la unua fazo, kio estas favora ne nur al ambaŭ flankoj, sed ankaŭ al la tuta mondo. Li aldonis, ke tio ne nur estas grava en la ekonomia kaj komerca kampo, sed ankaŭ utilas al protekto de paco, stabileco kaj prospero de la mondo, kaj post atingo de la interkonsento, ambaŭ flankoj devas bone efektivigi ĝin por akiri efektivajn rezultojn.

Kristalina Georgieva gratulis Ĉinion kaj Usonon pro ilia atingo de la unuafaza interkonsento. Ŝi diris, ke la mona fonduso jam altigis sian prognozon pri la ĉina ekonomia kresko en 2020 de 5,8% ĝis 6,0%. La mona fonduso celas protekti stabilecon de la monda ekonomio kaj financo, konsekvence liveros proponojn, kiuj estas bazitaj sur faktoj kaj utilas al kresko de la monda ekonomio, kaj faros sian plejeblon por unuigi diversajn landojn kaj solvi diverĝojn.

Donohue kaj Allen diris, ke la Usona Ĉambro de Komerco kaj la Usona-Ĉina Komerca Konsilio plenforte subtenas registarojn kaj entreprenojn de ambaŭ landoj efektivigi la unuafazan interkonsenton por pliigi reciprokan fidon kaj plu ludos pozitivan rolon por disvolvado de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio kaj de la duflankaj rilatoj.

Ĉina poŝtelefona giganto Huawei liveris 25 milionojn da usonaj dolaroj por instigi ekspluatantojn en Britio kaj Irlando konstrui aplikaĵojn ĉirkaŭ sia poŝtelefona ekosistemo.

La Ekspluatanto-Programo de Huawei, publikigita en Londono merkrede estas stimula plano dediĉita por helpi disvolvadon, kreskon kaj profitadon de britaj kompanioj.

La telefona fabrikanto komencis anstataŭigi la telefonan servon de la kompanio Google per sia propra servo (HMS) ekde la lasta majo, post kiam Usono enigis la ĉinan firmaon en la komercan nigraliston je la preteksto de maltrankvilo pri nacia sekureco.

Merkrede en la Blanka Domo ĉina vicĉefministro Liu He kaj usona prezidento Donald Trump subskribis la unuafazan ĉina-usonan komercan interkonsenton, markante la efektivan paŝon al solvado de demando.

Subskribo de la interkonsento estas rezulto de la 13 duflankaj altnivelaj ekonomiaj kaj komercaj konsiliĝoj en 23 monatoj kaj montras, ke la du flankoj konsideris siajn zorgojn reciproke por reciprokprofita kaj kungajna kunlaboro. La interkonsento kongruas kun atendo de la merkato kaj aspiro de popoloj, konformas al komunaj interesoj de popoloj de la du landoj kaj la tuta mondo kaj akcelos pacon kaj prosperon de la mondo.

Ĝeneral-dirite la interkonsento konsistanta el naŭ ĉapitroj havas du evidentajn karakterizaĵojn. Unue, ĝi reflektas ekvilibrecon kaj reciprokecon. Post ripetaj diskutoj, la teksto de la unuafaza interkonsento montras ekvilibrecon. Ekzemple, la ĉapitro pri rajtoj de intelekta proprieto ampleksas ĉiujn kampojn de protektado de intelekta proprieto. Due, la interkonsento celas realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon. Tio estas naturo de la ĉina-usona ekonomia kaj komerca kunlaboro. Ekzemple la ĉapitro pri agrikulturaj produktoj tuŝas laktaĵojn, bovaĵon, porkaĵon, prilaboritajn viandojn, akvajn produktojn, rizon, fruktojn kaj tiel plu, kiuj estas multe postulataj de ĉinaj konsumantoj.

Rimedoj ĉiam estas pli multaj ol malfaciloj. La subskribo de la unuafaza interkonsento pruvis, ke Ĉinio kaj Usono kapablas solvi ekonomiajn kaj komercajn malkonsentojn per konsiliĝo bazita sur egaleco, kaj levis la fidon de ambaŭ flankoj pri solvado de demandoj. Tamen la du flankoj devas efektive observi la interkonsenton, ĉiam trakti demandojn per konsiliĝo, krei kondiĉojn por plua solvado de demandoj kaj havi bonan komencon por remodli siajn rilatojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin