Reciprokprofita kaj kungajna interkonsento aldonis certecon al mondo

(GMT+08:00) 2020-01-16 14:01:59     Redaktoro:Yu

Merkrede en la Blanka Domo ĉina vicĉefministro Liu He kaj usona prezidento Donald Trump subskribis la unuafazan ĉina-usonan komercan interkonsenton, markante la efektivan paŝon al solvado de demando.

Subskribo de la interkonsento estas rezulto de la 13 duflankaj altnivelaj ekonomiaj kaj komercaj konsiliĝoj en 23 monatoj kaj montras, ke la du flankoj konsideris siajn zorgojn reciproke por reciprokprofita kaj kungajna kunlaboro. La interkonsento kongruas kun atendo de la merkato kaj aspiro de popoloj, konformas al komunaj interesoj de popoloj de la du landoj kaj la tuta mondo kaj akcelos pacon kaj prosperon de la mondo.

Ĝeneral-dirite la interkonsento konsistanta el naŭ ĉapitroj havas du evidentajn karakterizaĵojn. Unue, ĝi reflektas ekvilibrecon kaj reciprokecon. Post ripetaj diskutoj, la teksto de la unuafaza interkonsento montras ekvilibrecon. Ekzemple, la ĉapitro pri rajtoj de intelekta proprieto ampleksas ĉiujn kampojn de protektado de intelekta proprieto. Due, la interkonsento celas realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon. Tio estas naturo de la ĉina-usona ekonomia kaj komerca kunlaboro. Ekzemple la ĉapitro pri agrikulturaj produktoj tuŝas laktaĵojn, bovaĵon, porkaĵon, prilaboritajn viandojn, akvajn produktojn, rizon, fruktojn kaj tiel plu, kiuj estas multe postulataj de ĉinaj konsumantoj.

Rimedoj ĉiam estas pli multaj ol malfaciloj. La subskribo de la unuafaza interkonsento pruvis, ke Ĉinio kaj Usono kapablas solvi ekonomiajn kaj komercajn malkonsentojn per konsiliĝo bazita sur egaleco, kaj levis la fidon de ambaŭ flankoj pri solvado de demandoj. Tamen la du flankoj devas efektive observi la interkonsenton, ĉiam trakti demandojn per konsiliĝo, krei kondiĉojn por plua solvado de demandoj kaj havi bonan komencon por remodli siajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin