Fokusoj de la Semajno (Jan. 17)

(GMT+08:00) 2020-01-16 17:52:38     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Merkrede en Vaŝingtono, Ĉinio kaj Usono konkludis sian unuafazan ekonomian kaj komercan interkonsenton. Ĉina vicĉefministro Liu He kaj usona prezidento Donald Trump subskribis la interkonsenton en la Blanka Domo.

Dum parolado en la subskriba ceremonio, Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, unue transdiris mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping al Trump.

Xi diris en la mesaĝo legita de la vicĉefministro, ke konkludo de la unuafaza ekonomia kaj komerca interkonsento estas bona por Ĉinio, Usono kaj la tuta mondo. La mesaĝo diris, ke tio ankaŭ montras, ke la du landoj havas la kapablon agi surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, kaj laboras per dialogo kaj konsiliĝo por konvene trakti kaj efike solvi koncernajn demandojn. En la venonta paŝo, la du flankoj bezonas efektivigi la interkonsenton per plej granda seriozeco kaj optimumigi ĝian pozitivan influon, por atingi pli grandan progreson en ĉina-usona komerca kaj ekonomia kunlaboro. La ĉina prezidanto diris ankaŭ, ke subteni sanan kaj stabilan kreskon de la ĉina-usonaj rilatoj konformas al la interesoj de ambaŭ landoj kaj postulas komunajn klopodojn de ambaŭ flankoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke Ĉinio bedaŭras, ke Britio, Francio kaj Germanio komencis disput-kvietigan mekanismon pri la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento, ĉar Ĉinio opinias, ke tiu ĉi ago ne helpas solvadon de la demando.

Estis raporto, ke ministroj pri eksterlandaj aferoj de la tri landoj sendis leteron al alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Josep Borrel kaj publikigis komunan deklaron, anoncante komencon de la disput-kvietiga mekanismo. Ili emfazis, ke la ago celas urĝi Iranon rekomenci efektivigon de la nuklea interkonsento.

Geng diris, ke Ĉinio bedaŭras, ke la tri landoj komencis la disput-kvietigan mekanismon, ĉar ĝi opinias, ke la ago ne helpas solvadon de la demando nek utilas al mildigo de la nuna streĉo. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke Irano reduktis siajn promesojn sub la nuklea interkonsento pro tio, ke Usono unuflanke sin retiris el la nuklea interkonsento, ignorante internacian leĝon kaj sian internacian devon, faris ekstreman premadon kontraŭ Irano kaj malhelpis al ĝi efektivigi la interkonsenton.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Sayyed Abbas Al Mousavi diris marde, ke Irano bonvenigas ĉiajn konstruemajn rimedojn, kiuj celas savi la Komunan Ampleksan Agadplanon, konatan ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento.

Mousavi diris en deklaro, ke Irano pretas akcepti ĉiujn bonintencajn kaj konstruemajn rimedojn por savi la nuklean interkonsenton. Li aldonis, ke Irano serioze reagos, se estus ia ajn malobservo, malbona intenco aŭ ne-konstruema rimedo de Britio, Francio kaj Germanio, tri partoprenantaj partioj de la interkonsento.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Francio, Germanio kaj Britio diris en komuna deklaro, ke subteni ne-disvastigan sistemon kaj certigi, ke Irano neniam posedu nukleajn armilojn, konformas al la fundamentaj interesoj de komuna sekureco de la tri landoj kaj aliaj eŭropaj partneroj, kaj ke se Irano agos laŭ sia arbitro, la tri landoj prenos rimedojn kadre de la nuklea interkonsento, precipe turnos sin al disput-kvietiga mekanismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin