Ĉina solvo por tutmondiĝo restas efika

(GMT+08:00) 2020-01-16 20:26:41     Redaktoro:Yu
La Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo de 2020 okazos en Davos, Svisio en la venonta semajno, kun la temo "kunigi tutmondajn fortojn, realigi daŭripovan disvolviĝon". Sub la nuna situacio kun fortiĝanta kontraŭvento de tutmondiĝo, la tonika parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo antaŭ tri jaroj restas freŝa en la memoro de la internacia komunumo. Oni ĝenerale opiniis, ke faktoj en la pasintaj tri jaroj pruvis, ke la juĝo de Xi estis ĝusta kaj lia preskribo estis efika.

Iuj landoj tretis liberkomercajn regulojn kaj provokis komercan konflikton, kio grave ĝenis la ordon de monda ekonomia disvolvado. La Internacia Mona Fonduso kvarfoje malaltigis sian anticipon pri kresko de la monda ekonomio ĝis 3%. La Monda Organizo pri Komerco diris, ke pluraj landoj efektivigis rimedojn de komercaj restriktoj, kio influis 747 miliardojn da usonaj dolaroj da importado kaj eksportado en la tuta mondo en la lasta jaro. Evidente, tiuj kontraŭtutmondiĝaj agoj damaĝis la tutecajn interesojn de la internacia komunumo kaj pagigis al diversaj landoj pli altan koston por disvolviĝo.

Sed Ĉinio ĉiam persistis en disvolvado de malferma ekonomio malgraŭ la leviĝo de unuflankeco kaj komerca protektismo en la pasintaj tri jaroj kaj dividis oportunojn kun aliaj landoj dum disvolvado por realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon. Ekzemple, Ĉinio dufoje okazigis Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion, senĉese plibonigis komercan medion, promulgis Leĝon pri Fremda Investo kaj malaltigis la sojlon de merkataliro por fremdaj investantoj. Tiuj rimedoj por larĝigo de malfermo montris, ke Ĉinio estas firma ĉampiono de tutmondiĝo. En la lasta jaro Ĉinio faris 27,5% da kontribuo al la monda ekonomia kresko, kaj ĝi estis la unua motoro por kreskigo de la monda ekonomio en multaj sinsekvaj jaroj.

Ĉina gvidanto diris en sia prelego, ke necesas persisti en multflankeco kaj protekti aŭtoritatecon kaj efikecon de multflanka sistemo, kaj ĉiuj partioj devas trakti la reformon de multflanka mekanismo en la konsidero pri altigo de efikeco kaj konservo de aŭtoritateco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin