Birmlingva versio de filmo Ĝenerala Plano de Xi Jinping pri Regado de Ĉinio estas elsendata

(GMT+08:00) 2020-01-17 12:40:42     Redaktoro:Selena

La birmlingva versio de la filmo Ĝenerala Plano de Xi Jinping pri Regado de Ĉinio estas elsendata de la birma televida kanalo Ĉiela Reto en la ora tempo de la 16a ĝis la 18a de tiu ĉi monato, okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando. Sekve la filmo estos elsendata ankaŭ en birmaj Nacia Televido kaj aliaj ĉefaj amaskomunikiloj. Per la filmo, homoj el diversaj rondoj de la lando povas pli bone kompreni la penson kaj strategion de prezidanto Xi pri ŝtata regado kaj lerni spertojn de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin