Kial Ĉinio tenas la pozicion de "lokomotivo" de monda ekonomia kreskado

(GMT+08:00) 2020-01-17 17:45:16     Redaktoro:Ĝoja

Lunde Nacia Buroo de Statistiko de Ĉinio publikigis "atingojn" de la ĉina ekonomio en la jaro 2019. La tutjara enlanda produkto estis 99086,5 miliardoj da juanoj, pli multe je 6,1% ol la jaro 2018 kalkulite laŭ komparebla prezo. La ĉina ekonomio tenas plu altrapidan kreskadon kaj estas plu la "lokomotivo" de monda ekonomia kreskado.

La kreska rapideco de la ĉina ekonomio je 6,1% okupis la unuan vicon en la mondo kaj estis la plej alta en ekonomioj, kies totala sumo de ekonomio superis 1000 miliardojn da usonaj dolaroj.

Laŭ strukturo de industrioj la aldona kvanto de la tria industrio okupis 53,9% de la enlanda produkto, pli multe je 0.6 porcento ol la jaro 2018, estas evidenta la tendenco de pliboniĝo de la strukturo. Ankaŭ pliboniĝas strukturo de industrio. Kaj pluapaŝe fortiĝis la rolo de konsumado por akceli ekonomian kreskadon. Do altkvalita disvolvo jam estas la ŝlosila esprimo por ĉina ekonomio.

Tiuj atingoj ne povas sin disigi de la supereco de ĉina merkato, nome 1,4 miliardo da loĝantoj kaj la monde plej granda merkato de la konsumantoj, kies salajroj estas meznivelaj.

Samtempe continue eliĝas politikaj favoroj. Lastajn jarojn la ĉina registaro uzis stabilajn makroskopajn politikojn kaj flekseblajn mikroskopajn politikojn, nun laŭgrade montriĝas efiko el rimedoj, kiel reformado de liverado, merkatiga reformado de ŝtataj entreprenoj kaj plibonigo de negoca medio.

En la lasta jaro Ĉinio pluapaŝe plivastigis malfermon kaj pli kaj pli intimaj la kontaktoj kun la mondo.

En 2020 Ĉinio fikse tenos "altkvalitan disvolvon", funciigos ekonomion en racian zonon kaj garantios ĉiuflankan finkonstruadon de bonstata socio kaj plensukcese finos la "13-an kvinjaran planon", kaj servos kiel plu la "lokomotivon" de monda ekonomia kreskado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin