Xi Jinping komencis sian ŝtatan viziton al Birmo

(GMT+08:00) 2020-01-17 17:54:14     Redaktoro:Ĝoja
Ĉina preizdanto Xi Jinping vendrede posttagmeze atingis Najpidon kaj komencis sian ŝtatan viziton al Birmo.

Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo Xi Jinping donis sinceran saluton kaj bondeziron al la birma registaro kaj la birma popolo. Xi diris, ke Ĉinio kaj Birmo estas amikaj najbaroj kunligitaj de komunaj montoj kaj riveroj kaj la du popoloj havas profundan amikecon. En la lastaj 70 jaroj post la establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj Ĉinio kaj Birmo observis la 5 principojn de paca kunekzistado, kiujn la du landoj iniciatis, kaj akcelis interŝanĝojn kaj kunlaborojn sur diversaj kampoj senĉese gajni novajn fruktojn. Li atendas kune kun birmaj gvidantoj profundajn interŝanĝojn de opinioj pri la dulandaj rilatoj kaj komune atentataj problemoj, kune heredi la tradician amikecon, striktigi ĉiuflankan strategian kunlaboron kaj stimuli la rilatojn kun Birmo marŝi al nova ŝtupo kaj eniri novan epokon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin