Te-ovo

(GMT+08:00) 2020-01-17 11:22:42     Redaktoro:Shanshan

Te-ovo estas tre famkonata frandaĵo en Ĉinio kaj oni kutime manĝas ĝin dum matenmanĝo. Jen mi prezentas la recepton. Ĝin vi nepre provu! (Jen videaĵo de la recepto:  https://esperanto.cri.cn/2521/2020/01/16/176s208927.htm )

Materialoj:

Boligitaj ovoj 10, tefolio 50g, sojsaŭco 50ml, salo 20g, zantoksilo 20g, cinamo 1 peco, ilicio 10g, akvo 1000ml

1. Rompi ŝelojn de la boligitaj ovoj, tamen ne senŝeligi ilin.

2. Meti la rompitajn ovojn en poton, respektive enverŝi akvon, , ĉiujn spicojn kaj tefoliojn.

3. Post boligo de 10 minutoj, ne eligi ovojn el la poto, sed restigi ilin en la supo por 24 horoj.

4. Post 24 horoj, la te-ovoj estos manĝeblaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin