Novigitaj teknologioj kondukos rilatajn industriojn akiri trarompojn

(GMT+08:00) 2020-01-17 13:15:45     Redaktoro:Yu

Marde matene en la Mediata Centro en Pekino Ĉina Komunikila Grupo okazigis malferman ceremonion por apliko de novaj teknologioj, inkluzive de la kvina-generacia komunika teknologio, superalta difino kaj virtuala realeco, en la televida prezentado de la Printempa Festo de 2020, rekte elsendita al la tuta mondo. La ceremonion ĉeestis Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, kaj estroj de la Ministerio de Scienco kaj Tekniko, Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio, Nacia Administracio pri Radio kaj Televido, kaj tri ĉefaj ĉinaj komunikaj kompanioj.

Specialistoj diris, ke superaltdifina teknologio povas realigi veran tridimensian efekton proksiman al la bildeco kaj kolorgamo de la homa vidado. Estas konsentoj de profesiuloj, ke reta karakterizaĵo de rapidega kaj malfruigita transmisio de la kvina-generacia komunika teknologio estas strikte ligita kun la postulado pri transmisio de superaltdifina video, kaj la kvina-generacia teknologio helpos rapidan disvolvadon de la industrio de superaltdifina video.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin