Usono kaj Rusio okazigis dialogon pri strategia sekureco

(GMT+08:00) 2020-01-17 13:30:17     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento diris ĵaŭde, ke tiutage en Vieno Usono kaj Rusio okazigis dialogon pri strategia sekureco, kaj la du flankoj diskutis pri armila regado, strategia stabileco kaj aliaj demandoj.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke ŝtata helpsekretario Christopher Ford pri internacia sekureco kaj nuklea ne-disvastigo kaj rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov kunprezidis la dialogon en Vieno. La du flankoj diskutis pri siaj propraj naciaj strategioj por malpliigi reciprokan miskomprenon pri gravaj sekurecaj demandoj.

La deklaro diris, ke la du flankoj diskutis ankaŭ pri roloj kaj perspektivoj de nuklea rezervo, nuklea strategio kaj armila regado kaj decidis komenci kontakton sur specialista nivelo pri specifaj temoj en la proksima estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin