Xi atingis Najpidon por ŝtata vizito al Birmo

(GMT+08:00) 2020-01-17 15:28:33     Redaktoro:Yu

Ĉina preizdanto Xi Jinping vendrede atingis Najpidon por la ŝtata vizito al Birmo laŭ la invito de birma prezidento U Win Myint.

Dum sia dutaga restado, Xi ĉeestos serion da ŝtataj aktivadoj okazigitaj de birma prezidento U Win Myint, interparolos kun ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi, renkontiĝos kun ĉefkomandanto de la defenda armeo Min Aung Hlaing, kaj interŝanĝos opiniojn kun la gvidantoj de la parlamento kaj politikaj partioj de Birmo.

Xi ankaŭ kune kun birmaj gvidantoj ĉeestos serion da celebroj por marki la 70an datrevenon de duflankaj diplomatiaj rilatoj kaj la inaŭguran ceremonion de la Ĉina-Birma Kultura kaj Turisma Jaro.

Tio estas la unua eksterlanda vojaĝo de Xi ĉi-jare, kaj la refoja vizito de ĉina prezidanto al tiu ĉi azia najbaro post 19 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin