Xi ĉeestis bonvenigan ceremonion de birma prezidento

(GMT+08:00) 2020-01-17 19:35:48     Redaktoro:Yu

Vendrede posttagmeze en Najpido, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis solenan bonvenigan ceremonion aranĝitan de birma prezidento U Win Myint.

Win Myint varme salutis Xi antaŭ la prezidentejo. La du ŝtatestroj suriris podion kaj estis salutitaj de la honora gvardio. Milita fanfaro ludis naciajn himnojn de la du landoj. Xi revuis la honoran gvardion sub la akompano de Win Myint.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin