Xi emfazis konstruadon de laŭleĝa regado en Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-17 20:00:10     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping postulis klopodojn por konstrui Ĉinion en landon kun pli granda paco kaj pli altnivela laŭleĝa regado.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en lastatempa instrukcio pri la politika kaj leĝa laboro de la lando. Xi alvokis profundigi la ĝeneralan reformon de la laboro por altigi ĝian nivelon de modernigo.

Xi ordonis, ke en 2020 politikaj kaj leĝaj organoj prenu protekton de la politika sekureco de la lando kiel la plej altan prioritaton, daŭrigu batalon kontraŭ bandoj kaj organizita krimo kaj antaŭenpuŝu juĝajn programojn pri modernigo de socia regado sur la urba nivelo. Xi ankaŭ emfazis, ke partiaj komitatoj sur ĉiuj niveloj devas subteni politikajn kaj leĝajn organojn en plenumado de devoj laŭ la leĝo.

Guo Shengkun, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la Komisiono pri Politikaj kaj Leĝaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, legis la instrukcion de Xi vendrede en centra konferenco pri politika kaj leĝo laboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin