Turkio sendis trupojn al Libio

(GMT+08:00) 2020-01-17 12:29:42     Redaktoro:邱杰明

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan ĵaŭde diris, ke Turkio sendas trupojn al Libio por subteni la Libian Registaron de Nacia Akordo.

Erdogan diris en la jara resuma kunveno de 2019 en la ĉefurbo Ankaro, ke la celo de tiu ĉi ago estas certigi la ekziston kaj stabilecon de la laŭleĝa registaro, kaj ili uzos ĉiujn polikitajn, komercajn, diplomatiajn kaj militajn rimedojn, certigante la sekurecon de Turkio.

De post la morto de la antaŭa libia gvidanto Muammar Qaddafi en 2011, la lando dividiĝis en du fortojn de la Registaro de Nacia Akordo subtenata de la UN kaj la Libia Nacia Armeo gvidata de Khalifa Haftar, kiu lanĉis militan kampanjon en la lasta aprilo, celante ekokupi Tripolon, en kiu estas stabejo de la Registaro de Nacia Akordo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin