Direkto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo

(GMT+08:00) 2020-01-18 17:11:26     Redaktoro:Ĝoja

Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping donis paroladon en lanĉo de celebradoj de la 70-a datreveno de la duflankaj diplomatiaj rilatoj kaj la Ĉina-Birma Jaro de Kulturo kaj Turismo. Li substrekis daŭrigi la aferon de antaŭuloj kaj krei estonton, rigore agi laŭ la ĝusta vojo kaj kuraĝe esplori novajn metodojn kaj direktojn por akceli la dulandajn rilatojn en la nova epoko. Tio klare montris la direkton de la dulandaj rilatoj kaj havas riĉan enhavon kaj profundan signifon.

Ĉinio kaj Birmo estas ligita de komunaj montoj kaj riveroj, kaj la dulandaj popoloj amike kontaktis milon da jaroj. Precipe ekde la fondo de la Ĉina Popola Respubliko la kontaktado inter la du landoj starigis modelon pri harmonia kunekzistado, kunlaborado kaj komuna gajno de landoj grandaj kaj malgrandaj.

En sia parolado Xi rerigardis la profundan enhavon kaj trezoran tradicion de la dulandaj rilatoj kaj montris, ke la movforto kaj fonto de disvolvo de la dulandaj rilatoj estas geografia proksimeco, intimeco de koroj, simila kulturo kaj la miljara Pauk-Phaw-Amikeco forta kiel antaŭe.

En 2020 Ĉinio kaj Birmo alfrontas novan disvolvan taskon. Ĉinio finkonstruos modere prosperan socion kaj solvos absolutan malriĉecon, kiu ĝenis la ĉinan nacion kelk-mil jarojn. En Birmo okazos ĝenerala elektado kaj la ŝtata disvolvo eniros en novan periodon. Tial okaze de la 70-a datreveno de la duflankaj diplomatiaj rilatoj komenci la novan epokon de la dulandaj rilatoj havas gravan signifon.

Xi montris, ke en la nova epoko por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Birmo oni devas observi konstruadon de ĉina-birma komunumo kun komuna estonto.

Xi samtempe substrekis, ke en la nova epoko por disvolvi la dulandajn rilatojn oni devas atenti bazajn interesojn de la dulandaj popoloj. Popolo estas la bazo de ŝtato. En novaj situacioj la du flankoj devas fari pli da praktikaj kaj bonaj aferoj por la popolanoj, kaj la ŝlosilo estas plivastigo de praktika kunlaboro kaj intimigo de kulturaj interŝanĝoj.

Sekve de lanĉo de la Ĉina-Birma Jaro de Kulturo kaj Turismo, la du landoj plivastigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn sur la kampoj de eduko, religio, amaskomunikiloj, filmoj kaj televidoj, kio certe akcelos reciprokan lernadon de civilizacioj kaj kontaktojn de homoj.

La rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo staras ĉe la nova historia startpunkto. La du landoj ne nur kreos proprajn situaciojn de ŝtata disvolvo, sed ankaŭ donos justan potencon al konstruado de la komunumo de komuna estonteco de la homaro kaj akcelado de monda paco kaj prospero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin