Komenciĝis nova epoko de rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo

(GMT+08:00) 2020-01-18 17:19:58     Redaktoro:Ĝoja

Sabate en Najpido ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun birma ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi. La du landoj publikigis komunan deklaracion, unuanime konsentis per la okazo de la 70-a datreveno de la duflankaj diplomatiaj rilatoj konstrui komunumon de komuna estonteco de la du landoj kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn en novan epokon.

En sia parolo Aung San Suu Kyi diris, ke la grava karakterizaĵo de la dulandaj rilatoj estas reciproka respekto, interkompreno kaj reciproka subteno. La ĉina subteno al Birmo celas ne proprajn profitojn, sed defendi justecon kaj egalecon. Ŝi esperis, ke Ĉinio subtenos plu senpartiecon por Birmo kaj aliaj mezaj kaj malgrandaj landoj en internaciaj okazoj.

Xi emfazis, ke la ĉina flanko ĉiam persiste respektas diverslandajn popolojn sendepende elekti vojojn taŭgajn al siaj ŝtataj statoj, persiste ne intervenas en alilandajn aferojn kaj subtenas Birmon protekti ŝtatan dignon kaj ĝustajn rajtojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin