Sabate en Najpido ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun birma ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi. Ili ankaŭ komune ĉeestis ceremonion por interŝanĝi dokumentojn pri multaj duflankaj kunlaboroj pri politiko, ekonomio, komerco, investo, kulturo.
En la interparolo Xi substrekis, ke la rilatoj inter la du landoj eniris en la novan epokon, la du flankoj devas fari sisteman planon pri interŝanĝoj kaj kunlaboroj en la venonta periodo.