Interparolis Xi Jinping kaj Aung San Suu Kyi

(GMT+08:00) 2020-01-18 17:28:18     Redaktoro:Ĝoja

Sabate en Najpido ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun birma ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi. Xi Jinping diris, ke la Pauk-Phaw-Amikeco estas profunda. La du flankoj decidis kune konstrui komunumon de komuna estonteco de la du landoj kaj komencis la novan epokon de la dulandaj rilatoj.

En la interparolo, Xi Jinping diris, ke konstruo de la ĉina-birma ekonomia koridoro estas la plej grava en komuna konstruado de Zono kaj Vojo. La du landoj komencis esencan konstruon de la ĉina-birma ekonomia koridoro por kiel eble plej frue altigi gajnosenton de la du popoloj, precipe de la birma popolo.

Xi emfazis, ke la ĉina flanko ĉiam persiste respektas diverslandajn popolojn sendepende elekti vojojn taŭgajn al siaj ŝtataj statoj, persiste ne intervenas en alilandajn aferojn kaj subtenas Birmon protekti ŝtatan dignon kaj ĝustajn rajtojn.

En sia parolo Aung San Suu Kyi diris, ke la grava karakterizaĵo de la dulandaj rilatoj estas reciproka respekto, interkompreno kaj reciproka subteno. La ĉina subteno al Birmo celas ne proprajn profitojn, sed defendi justecon kaj egalecon. Ŝi esperis, ke Ĉinio subtenos plu senpartiecon por Birmo kaj aliaj mezaj kaj malgrandaj landoj en internaciaj okazoj.

Post la interparolo, ili ankaŭ komune ĉeestis ceremonion por interŝanĝi dokumentojn pri multaj duflankaj kunlaboroj pri politiko, ekonomio, komerco, investo, kulturo.

Tiutage la du flankoj publikigis komunan deklaracion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin