La tri movfortoj de Pauk-Phaw-Amikeco en nova epoko

(GMT+08:00) 2020-01-18 18:31:39     Redaktoro:Ĝoja

Sabate en Najpido ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun birma prezidento U Win Myint. Xi Jinping esperis elsendi tri mesaĝojn per la vizito.

La unua mesaĝo estas, ke la ĉinaj registaro kaj popolo firme subtenas la birmajn registaron kaj popolon marŝi sur la vojon de disvlvo kongruan al propra stato kaj kontinue antaŭenpuŝi aferojn de la nacia disvolvo. Kiel la tradicia amika najboro Ĉinio persistas en ne interveno en birmajn internajn aferojn kaj firme subtenas Birmon protekti la ŝtatan disgnon kaj laŭleĝajn rajtojn. Prezidento U Win Myint tre dankis la ĉinan flankon pro ĝia komprenemo kaj subtenado en la problemo de regiono Rakhine kaj laŭdis Ĉinion pro ĝia konstruiva rolo en birma paca procezo.

La dua mesaĝo estas, ke estas profunda la bazo de ĉina-birma ĉiuflanka strategia partnereco kaj komuna sindediĉo al konstruo de komunumo de komuna estonto de la du landoj donos novan movforton kaj aktivecon al la disvolvo de la dulandaj rilatoj.

La tria mesaĝo estas, ke Ĉinio volas kune kun Birmo aktive akceli praktikan kunlaboron, rapidigi ligon de la iniciato Zono kaj Vojo kun birma strategio pri disvolvo por pli da fruktoj de duflankaj reciproke utilaj kunlaboroj kaj favoroj al la du popoloj. En la nova situacio Ĉinio volas kune kun Birmo stabile akceli konstruadon de gravaj kunlaboraj programoj ekzemple la konstruo de ĉina-birma ekonomia koridoro kadre de komuna konstruo de Zono kaj Vojo, kio ne nur altigos tavolon kaj kvaliton de praktika kunlaboro inter la du landoj, sed ankaŭ kreos pli da oportunoj de disvolvo por sudorienta Azio, eĉ la tuta Azio, tial azianoj havos pli da gajnosento kaj feliĉosento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin