Xi Jinping renkontiĝis kun Aung San Suu Kyi

(GMT+08:00) 2020-01-18 07:34:15     Redaktoro:Zhao

Vendrede posttagmeze laŭ loka tempo en Najpido ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la bonvenigan ceremonion aranĝitan de birma prezidento U Win Myint. Poste birma ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi iris al la prezidentejo por saluti prezidanton Xi.

Aung San Suu Kyi varme bonvenigis prezidanton Xi pro lia ŝtata vizito al Birmo, esprimante ke Birmo jam longe atendis tiun ĉi viziton, kiu okazas ĝuste antaŭ la ĉina tradicia printempa festo kaj je la 70-a jariĝo de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Birmo kaj Ĉinio. La birma flanko ege dankas kaj alte taksas la grandegan subtenadon de la ĉina flanko al Birmo en la pasintaj jaroj. La Pauk-Phaw-Amikeco inter Birmo kaj Ĉinio eltenis provadon de la ŝanĝiĝanta epoko, kaj nur la du landoj komprenis ĝian profundan enhavon. Ĉinio ĉiam estas bona amiko de Birmo. La sorto strikte ligis la du landojn. Birmo volas kune klopodi kun Ĉinio por konstrui la komunumon de la komuna estonteco de la du landoj. Ŝi kredis, ke ĉi-foja vizito de prezidanto Xi certe antaŭenigos la disvolvadon de la dulandaj rilatoj.

Xi dankis la birman registaron kaj la birman popolon pro ilia varma bonvenigo kaj esprimis, ke li unuafoje vizitas Birmon kiel ŝtata prezidanto kaj lia vizito al Birmo estas ankaŭ la unua eksterlanda vojaĝo en la kuranta jaro. La du flankoj okazigos serion da aktivadoj celebraj al la 70-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj kaj tio havas gravan signifon. Ĉinio daŭre subtenas Birmon iri sian propran vojon de disvolvado kaj volonte firmigos kaj profundigos la Pauk-Phaw-Amikecon inter la dulandaj popoloj por riĉigi ĝiajn enhavojn kaj kune konstrui la komunumon de komuna estonteco de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin