Xi emfazas gravecon de ĉina-birma Pauk-Phaw-Amikeco

(GMT+08:00) 2020-01-18 09:20:23     Redaktoro:Zhao

Vendrede posttagmeze laŭ loka tempo en Najpido ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun birma prezidento U Win Myint, emfazante gravecon de la Pauk-Phaw-Amikeco inter la du landoj.

Xi diris, ke Birmo estas la unua lando, kiun li vizitas en la kuranta jaro, kiam la du landoj celebras la 70-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj, kio reliefigas la gravecon de la Pauk-Phaw-Amikeco inter la du landoj kaj profundiĝantaj duflankaj rilatoj.

La ĉina prezidanto diris, ke li esperas ellasi tri mesaĝojn per sia vizito. Unue, la registaro kaj popolo de Ĉinio firme subtenas la registaron kaj popolon de Birmo pri ilia vojo de disvolvado laŭ propraj kondiĉoj de la lando; due, la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Birmo havas firman bazon, kaj kuna klopodado por konstrui ĉina-birman komunumon kun komuna estonteco injektos novan impeton kaj viglecon en la disvolvadon de la duflankaj rilatoj; kaj trie, Ĉinio volas antaŭenigi pragmatan kunlaboron kun Birmo kaj rapidigi ligadon de la ĉina iniciato Zono kaj Vojo kaj la birma disvolva strategio por feliĉigi la dulandajn popolojn. Ĉinio kunigos manojn kun Birmo por antaŭenigi la tradician Pauk-Phaw-Amikecon, desegni planon de disvolvado kaj malfermi novan eraon de la dulandaj rilatoj.

Birma prezidento U Win Myint varme bonvenigis prezidanton Xi en la nomo de la registaro kaj popolo de Birmo pro lia ŝtata vizito kaj esprimis sian kredon, ke la vizito nepre fariĝos historieca kaj malfermos novan ĉapitron de la rilatoj inter Birmo kaj Ĉinio.

La birma prezidento gratulis Ĉinion pro ĝiaj grandaj atingoj en la pasintaj 70 jaroj kaj esperis, ke Ĉinio dividos siajn spertojn en regado kun Birmo kaj aliaj evoluantaj landoj.

U Win Myint diris, ke li kredas, ke la sukceso de Ĉinio liveros utilan referencon al Birmo en ekonomia disvolvado, plibonigo de popola vivteno kaj elimino de malriĉeco.

Li aldonis, ke Birmo firme konservas sian principon pri unu Ĉinio, respektas la praktikadon de "unu lando, du sistemoj" en Honkongo kaj Makao kaj ĉiam persistas, ke Tajvano estas neapartigebla parto de Ĉinio. Birmo subtenas la iniciaton de prezidanto Xi por konstrui komunumon de komuna estonteco de la homaro kaj volonte klopodas kune kun Ĉinio por konstrui komunumon de komuna estonteco de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin