Xi kaj birmaj gvidantoj celebras 70-an datrevenon de diplomatiaj rilatoj

(GMT+08:00) 2020-01-18 10:54:22     Redaktoro:Zhao

Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping kaj birmaj gvidantoj ĉeestis ŝtatan eventon por lanĉi celebradojn de la 70-a datreveno de la duflankaj diplomatiaj rilatoj kaj la Ĉina-Birman Jaron de Kulturo kaj Turismo.

Birmaj prezidento U Win Myint, ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi, unua vicprezidento U Myint Swe, dua vicprezidento U Henry Van Thio, prezidanto de la unia parlamento kaj prezidanto de la domo de reprezentantoj U T Khun Myat, prezidanto de Amyotha Hluttaw U Mahn Win Khaing Than, ĉefkomandanto de defendaj servoj Min Aung Hlaing kaj ĉiuj membroj de la kabineto ĉeestis la eventon.

U Win Myint faris parolon al la gastoj. Li diris, ke Birmo kaj Ĉinio havas longan historion de amikaj interŝanĝoj kaj la du popoloj estas ligitaj kiel fratoj kaj fratinoj. La du landoj iris eksterordinaran vojon de 70 jaroj kaj la dulandaj gvidantoj tenis intimajn amikajn kontaktiĝojn. La kvin principoj de paca kunekzisto iniciatitaj de la du landoj jam fariĝis baza normo por internaciaj rilatoj. La ŝtata vizito de prezidanto Xi okaze de la 70-a datreveno de la duflankaj diplomatiaj rilatoj kaj lia ĉeesto al la ceremonio kune kun birmaj gvidantoj ne nur demonstras la profundan amikecon inter la du landoj kaj du popoloj, sed ankaŭ faras la jaron nova mejloŝtono en la birma-ĉinaj rilatoj. La birma flanko daŭre profundigos la amikan kunlaboron en diversaj kampoj kun Ĉinio.

Ankaŭ Aung San Suu Kyi faris parolon. Ŝi alte taksis la ĉeeston de gvidantoj de la du landoj al la ceremonio. Ŝi diris, ke ĉiuj registaroj de Birmo, kiel ajn ŝanĝas ĝia enlanda situacio, atribuas grandan gravecon al la disvolvado de amikaj rilatoj kun Ĉinio. Ŝi esprimis, ke la ŝtata vizito de Xi en la komenco de la jaro estas grava paŝo en la dulandaj klopodoj por konstrui komunumon de komuna estonteco de la du landoj. Birmo aktive sutenas kaj partoprenas en la iniciato Zono kaj Vojo kaj atendas pli da fruktoj en la konstruado de birma-ĉina ekonomia koridoro. Birmo atendas ankaŭ pli da profundaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj kun Ĉinio por cementi la amikajn rilatojn inter la du landoj. Ŝi esprimis ankaŭ sian kredon, ke Ĉinio, sub la gvidado de prezidanto Xi, atingos siajn du jarcentajn celojn kaj realigos sian nacian rejuniĝon, kaj la disvolviĝo de Ĉinio liveros pli da oportunoj al Birmo kaj la mondo.

En sia parolado, Xi diris, ke li vere ĝojas atesti la lanĉon de celebradoj por la 70-a datreveno de ĉina-birmaj diplomatiaj rilatoj kaj la Ĉina-Birma Jaro de Kulturo kaj Turismo, kio estas grava marko en la longa historio de duflankaj amikaj interŝanĝoj. La miljara Pauk-Phaw-Amikeco estas forta kiel antaŭe kaj fariĝas la movforto malantaŭ la ĉina-birmaj rilatoj.

Li instigis la du flankojn plimultigi reciprokan lernadon kaj plilarĝigi interpopolajn interŝanĝojn per tiuj ĉi celebraj eventoj, tiel ke pli da homoj en Ĉinio kaj Birmo fariĝu partoprenantoj, profitantoj kaj subtenantoj de la ĉina-birma amikeco.

Post la paroladoj, Xi kaj U Win Myint kune lanĉis la Ĉina-Birman Jaron de Kulturo kaj Turismo. La dulandaj gvidantoj kune spektis prezentadon de artistoj el la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin