Ĉina Komunikila Grupo plenumis trian provludon de amuza vespero de Printempa Festo 2020

(GMT+08:00) 2020-01-19 12:38:34     Redaktoro:Selena

Ĉina Komunikila Grupo sabate sukcese plenumis la trian provludon de la amuza vespero celebranta la Printempan Feston 2020. En la televide elsendita amuza vespero, brilaj prezentadoj kun novaj ideoj estos vidataj kaj novaj teknologioj estos uzataj, kio reliefigos gajan kaj feliĉan festan etoson.

Dialogaj prezentadoj fokusiĝas al rakontoj de ordinaraj homoj en la nova epoko kun identeco de armeanoj, policanoj, kuracistoj, entreprenistoj kaj aliaj. Tiuj prezentadoj spegulas bonkvalitan servon, kiu plibonigas la vivon, prikantas romantikan amon kaj rekomendas simplan kaj ĝojan vivmanieron.

Ankaŭ kantado, dancado, tradicia opero, magio kaj akrobataĵo estas spektindaj.

Post tri provludoj, la amuza vespero estas pli bone organizita. La televida spektaklo kun kantado, dancado, magio, akrobataĵo, tradicia opero kaj aliaj prezentadoj dum pli ol kvar horoj estas atendinda.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin