Bela vilaĝo en Jiangxi-provinco

(GMT+08:00) 2020-01-19 16:27:40     Redaktoro:Selena

La vilaĝo Zhuxi situas en la okcidenta parto de la gubernio Shicheng en Jiangxi-provinco kun pli ol 2 000 membroj. Ĝi estas konata pro naturaj pejzaĝoj de riveretoj ĉirkaŭ la vilaĝo kaj lotusfloroj .

En la lastaj jaroj, ĝi fariĝis pli pura kaj bela vilaĝo post plibonigo de la ekologia medio, kaj ĝi donas grandan gravecon al konstruado de urbeto kun konfucea kulturo.

Surstrate de la vilaĝo videblas artaj manskriboj kaj murpentraĵoj, kio prezentas disvolviĝon kaj belan vivon de la vilaĝo. En la vilaĝo estas konstruitaj gimnastejo, ŝakludejo, biblioteko, muzika klasĉambro kaj amuzejo por infanoj, kiuj estas ejoj por renkontiĝo de vilaĝanoj revenintaj de aliaj lokoj por ferioj de la Printempa Festo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin