Malfermi novan epokon de amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Birmo

(GMT+08:00) 2020-01-19 13:38:54     Redaktoro:Yu

Sabate, la 18an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping finis sian ŝtatan viziton al Birmo. Dum la dutaga restado, li ĉeestis 12 aktivadojn kaj atestis subskribon de 29 dokumentoj pri ĉina-birma kunlaboro en diversaj kampoj. La du flankoj unuanime konsentis konstrui ĉina-birman komunumon kun komuna estonteco, kaj publikigis komunan deklaron pri venontaj interŝanĝoj kaj kunlaboro, malfermante la novan epokon de tradicia amikeco kaj pragmata kunlaboro inter la du landoj.

Tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de ĉina-birmaj diplomatiaj rilatoj. Ĉina ŝtatestro elektis Birmon kiel cellokon de sia unua novjara eksterlanda vojaĝo, kio plene reflektas grandan gravecon donitan de ĉina prezidanto al Pauk-Phaw-amikeco kaj rilatoj kun Birmo. Prezidanto Xi ricevis la plej altan kaj solenan traktadon de la birma flanko. Dum la restado en Birmo, Xi interparolis kun prezidento U Win Myint kaj ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi, ĉeestis celebradon de la 70a datreveno de la starigo de ĉina-birmaj diplomatiaj rilatoj kaj inaŭguran ceremonion de la Ĉina-Birma Kultura kaj Turisma Jaro, interŝanĝis opiniojn kun birmaj gvidantoj pri firmigo de duflanka tradicia amikeco, akcelo de ampleksa strategia kunlaboro kaj konstruado de ĉina-birma komunumo kun komuna estonteco kaj kun ili atingis vastajn konsentojn kaj desegnis planon pri disvolvado de duflankaj rilatoj en la nova epoko.

Komuna deklaro publikigita de la du flankoj resumas rezultojn de la vizito rilate al reciproka politika fido, ekonomia kunlaboro, interpopolaj interŝanĝoj, kaj kunlaboro sur internacia kaj regiona niveloj kaj havas detalan priskribon pri plano koncerna al disvolvado de duflankaj rilatoj en la estonteco.

En la pasintaj 70 jaroj, la ĉina-birma amikeco eltenis provon de tempo kaj starigis solidan bazon de kunlaboro. La ŝtata vizito de prezidanto Xi al Birmo estas mejloŝtona en historio de la duflankaj rilatoj kaj ricevos riĉajn fruktojn por profitigi popolojn de la du landoj kaj akceli prosperon kaj disvolviĝon de la regiono kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin