Irano: Nigra skatolo de kraŝinta pasaĝeraviadilo estos sendita al Ukrainio

(GMT+08:00) 2020-01-19 14:04:15     Redaktoro:Yu

Oficialulo de la Irana Aviada Organizo diris sabate, ke la nigra skatolo de pasaĝeraviadilo, kiu kraŝis en la aerspaco de Teherano komence de ĉi tiu monato, estos sendita al Ukrainio por legi la datumojn.

La irana novaĵ-agentejo Daneshjoo raportis, ke direktoro pri enketo de akcidentoj en la Aviada Organizo, Hassan Rezaeefar, diris, ke la nigra skatolo ne legeblas en Irano, kaj laŭ la peto de la ukraina flanko, ĝi estos sendita al Ukrainio. Rezaeefar aldonis, ke se la nigra skatolo ne legeblos en Ukrainio, ĝi estos sendita al Francio por la sama celo.

La 8an de januaro, la ukraina pasaĝeraviadilo Boeing 737-800 kraŝis proksime al Teherano, kaj ĉiuj 176 homoj en la aviadilo estis mortigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin