Usono adoptis sankciojn kontraŭ generalo de Irana Islam-Revolucia Gvardio

(GMT+08:00) 2020-01-19 14:35:22     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento diris sabate, ke ĝi altrudis sankciojn al brigada generalo de la Islam-Revolucia Gvardio de Irano.

La departemento diris en deklaro, ke ĝi enigis en la nigran liston generalon Hassan Shahvarpour, komandanton en la provinco Khuzestan, akuzante lin pri komandado de trupoj kulpigitaj pri mortigo de protestantoj en Irano en novembro de 2019.

Laŭ la sankcioj, la enlistigita individuo, kaj ankaŭ liaj rektaj familianoj, estas malpermesitaj eniri Usonon.

La decido estis farita de la Ŝtata Departemento meze de alta streĉo inter Vaŝingtono kaj Teherano, post kiam Usono mortigis altrangan armean komandanton de Irano kaj iranaj misiloj atakis usonajn militbazojn en Irako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin