Novaĵoj (Januaro 20)

(GMT+08:00) 2020-01-20 17:07:36     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 20a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi vizitis Yunnan-provincon dum inspektvojaĝo antaŭ ĉina novjaro; la pokapa malneta enlanda produkto de Ĉinio superis dekmil usonajn dolarojn en 2019.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitis la ĉinan sudokcidentan Yunnan-provincon dum inspektvojaĝo antaŭ la ĉina novjaro.

Xi iris al vilaĝo de la etnogrupo Wa en la urbeto Qingshui de la urbo Tengchong dimanĉe posttagmeze por informiĝi pri klopodoj por mildigo de malriĉeco kaj esprimi siajn salutojn de la ĉina novjaro al la vilaĝanoj.

Li vizitis ankaŭ la malnovan urbon Heshun, enirejon sur la antikva Suda Silkvojo, kiu ligas la ĉinajn provincojn Sichuan kaj Yunnan kun Birmo kaj Hindio, por sciiĝi pri interŝanĝoj, historiaj kaj kulturaj heredaĵoj, kaj ankaŭ pri protekto de ekologio kaj medio laŭ la komerca vojo.

Ĉina kaj malajzia ĉefministroj sendis gratulojn pro malfermo de kultura kaj turisma jaro

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia malajzia paralelulo Mahathir Mohamad sendis gratulajn mesaĝojn aparte al la malferma ceremonio de la Ĉina-Malajzia Kultura kaj Turisma Jaro, okazigita dimanĉe en la malajzia ĉefurbo Kuala-Lumpuro.

Li diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Malajzio estas najbaroj trans la maro, kaj la du flankoj ĝuas tradician amikecon de miloj da jaroj. Zheng He, ĉina navigisto de la dinastio Ming, eliris sep fojojn por la ekspedicioj al Okcidentaj Maroj, dum kiuj li kvinfoje albordigis sian grandan floton en Malako kaj starigis profundan amikecon kun la lokanoj. Li aldonis, ke tio fariĝis rakonto en la historio de ĉina-malajziaj interŝanĝoj.

La ĉina ĉefministro diris, ke ĉina-malajziaj rilatoj subtenis sanan kaj stabilan disvolviĝon en la lastaj jaroj, kaj la du landoj havis striktan kunlaboron duflanke kaj en multflankaj kadroj kiel la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudokcident-Aziaj Landoj, kio akcelis disvolviĝon de la du landoj kaj aldonis novan energion por prospero kaj stabileco de la regiono. Li diris, ke li esperas, ke la du flankoj prenos la Kulturan kaj Turisman Jaron kiel oportunon por vastigi kulturajn interagadojn, profundigi turisman kunlaboron kaj akceli personarajn interŝanĝojn, por akceli reciprokan komprenon inter la du popoloj, aldonis novajn ĉapitrojn de duflanka amikeco, kaj plifirmigi la fundamenton de publika kaj socia subteno al disvolvado de ĉina-malajzia ampleksa strategia partnereco.

Mahathir diris en sia mesaĝo, ke Malajzio kaj Ĉinio havas longan historion de rilatoj, kaj ke li kredas, ke la Kultura kaj Turisma Jaro progresigos la duflankajn rilatojn kaj amikecon. Li deziris, ke la du popoloj estu feliĉaj kaj bonfartaj en la Jaro de la Rato, kaj la duflankaj rilatoj kaj kunlaboro plu disvolviĝu.

Dimanĉe en Berlino, Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la Berlinan Konferencon pri Libio kiel speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Yang diris, ke en traktado de la demando de Libio, oni devas fokusiĝi al fundamentaj interesoj de la libia popolo kaj tuj realigi plenan batalhalton; oni devas konsideri la nacian sorton de la lando kaj rekomenci dialogon por repacigo kiel eble plej rapide; oni devas konsideri la demandon el la angulo de paco kaj stabileco en la regiono kaj efike solvi malkonsentojn; krome, oni devas fokusiĝi al forigo de negativa influo kaj serĉi ampleksan solvon. Li akcentis, ke la ĉina flanko ĉiam persistas en objektiva kaj justa starpunkto pri la demando de Libio, sekvas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, respektas la suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon de Libio kaj subtenas la procezon de politika traktado de la demando sub la gvidado de la UN. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo kaj aktive kontribui por paco, stabileco kaj disvolvado de Libio.

Meng Wei, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris dimanĉe en gazetara konferenco en Pekino, ke la pokapa malneta enlanda produkto de Ĉinio superis 10 000 usonajn dolarojn en la lasta jaro, kio reflektis grandiĝon de la nacia ampleksa forto, leviĝon de la socia produktkapablo kaj altigon de vivnivelo de la popolo kaj markis novan paŝon faritan de Ĉinio al altenspeza lando. Tio estas grava atingo de Ĉinio en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Meng diris ankaŭ, ke la pokapa malneta enlanda produkto de evoluintaj landoj kutime kalkuliĝas al pli ol 30 000 usonaj dolaroj, tial Ĉinio restas la plej granda evoluanta lando de la mondo.

En la 24a de januaro, Ĉina Komunikila Grupo televide elsendos la amuzan vesperon celebrantan la Printempan Feston 2020, la ĉinan novjaron laŭ la luna kalendaro. Brilaj prezentadoj kun novaj ideoj estos videblaj kaj freŝaj teknologioj estos uzataj en la vespero, kio altiras atenton de tutmondaj amaskomunikiloj. Laŭ statistiko, pli ol 460 amaskomunikiloj el 170 landoj kaj regionoj planas raporti pri la amuza vespero.

Laŭ prognozo, pli ol cent alilandaj televidoj, retejoj kaj kinejoj elsendos spektaklon de la amuza vespero. Inter ili, preskaŭ 280 amaskomunikiloj el Usono, Britio, Japanio, Brazilo, Singapuro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Malajzio, Tajlando kaj Laoso faros partan aŭ kompletan rektan elsendon.

La amuza vespero de la Printempa Festo, rekte elsendita de la Ĉina Komunikila Grupo, jam fariĝis nova kutimo de ĉinoj tra la tuta mondo ekde 1983, kiam ĝi unuafoje estis elsendita.

La Nacia Komisiono pri Sano diris dimanĉe, ke la fonto de nova koronaria viruso, kiu kaŭzis kelkdek pneŭmonajn kazojn en la ĉina centra urbo Wuhan, restas neklara, kaj la tuta lando subtenas gardon kontraŭ la epidemio, kvankam ĝi ankoraŭ estas preventebla kaj regebla. Ĝi diris, ke necesas pli multe informiĝi pri disvastiĝo de la viruso, kaj la mutacio de la viruso ankoraŭ bezonas intensan monitoradon.

Dum la lastaj tagoj, la komisiono sendis laborantojn al ĉiuj provincaj regionoj por gvidi la lokan laboron pri prevento kaj regado de la epidemio. Ĝi komencis la mekanismon pri tutlanda ĉiutaga raporto kaj liveris kestojn de nukleacida testo por intensigi la observadon.

Centoj da koleraj irakaj junuloj intensigis siajn protestojn dimanĉe pro la malrapida paŝo de ampleksa reformo en la politika procezo postulata de la manifestaciantoj.

Anonima oficialulo el la Ministerio de Internaj Aferoj diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke tiutage, centoj da manifestaciantoj kolektiĝis en la placoj Tayran kaj Wathba apud la placo al-Tahrir, la centro de la kontraŭregistaraj protestoj en Irako, kaj ekbruligis dekojn da pneŭoj por bloki la ĉefajn vojojn kondukantajn al la kunvenejoj.

La oficialulo diris, ke sporadaj konfliktoj okazis kun kontraŭtumultaj policanoj dum la tago, kiam dekoj de manifestaciantoj bruligis pneŭojn por rompi ŝoseon nomatan Mohammed al-Qassim, kiu ligas la centron de la ĉefurbo Bagdado kun pluraj najbaraĵoj en la orienta parto de la ĉefurbo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin