Xi vizitis provincon Yunnan dum  inspektvojaĝo antaŭ la ĉina novjaro

(GMT+08:00) 2020-01-20 14:41:39     Redaktoro:Xiao

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitis la ĉinan sudokcidentan Yunnan-provincon dum inspektvojaĝo antaŭ la ĉina novjaro.

Xi iris al vilaĝo de la etnogrupo Wa en la urbeto Qingshui de la urbo Tengchong dimanĉe posttagmeze por informiĝi pri klopodoj por mildigo de malriĉeco kaj esprimi siajn salutojn de la ĉina novjaro al la vilaĝanoj.

Dum la vizito al la gubernio Heshun, iu fraŭlino demandis lin, "Kie estas via edzino Peng?" Xi ridetis kaj respondis, "Vi ja scias, ke la ĉina novjaro baldaŭ alvenos. Ŝi estas tiel okupita en hejmo, ke ŝi ne povas esti kune kun mi."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin