Fokusoj de la Semajno (Jan. 24)

(GMT+08:00) 2020-01-24 18:28:40     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Jim kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Sabate, la 18an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping finis sian ŝtatan viziton al Birmo. Dum la dutaga restado, li ĉeestis 12 aktivadojn kaj atestis subskribon de 29 dokumentoj pri ĉina-birma kunlaboro en diversaj kampoj. La du flankoj unuanime konsentis konstrui ĉina-birman komunumon kun komuna estonteco, kaj publikigis komunan deklaron pri venontaj interŝanĝoj kaj kunlaboro, malfermante la novan epokon de tradicia amikeco kaj pragmata kunlaboro inter la du landoj.

Tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de ĉina-birmaj diplomatiaj rilatoj. Ĉina ŝtatestro elektis Birmon kiel cellokon de sia unua novjara eksterlanda vojaĝo, kio plene reflektas grandan gravecon donitan de ĉina prezidanto al Pauk-Phaw-amikeco kaj rilatoj kun Birmo. Prezidanto Xi ricevis la plej altan kaj solenan traktadon de la birma flanko. Dum la restado en Birmo, Xi interparolis kun prezidento U Win Myint kaj ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi, ĉeestis celebradon de la 70a datreveno de la starigo de ĉina-birmaj diplomatiaj rilatoj kaj inaŭguran ceremonion de la Ĉina-Birma Kultura kaj Turisma Jaro, interŝanĝis opiniojn kun birmaj gvidantoj pri firmigo de duflanka tradicia amikeco, akcelo de ampleksa strategia kunlaboro kaj konstruado de ĉina-birma komunumo kun komuna estonteco kaj kun ili atingis vastajn konsentojn kaj desegnis planon pri disvolvado de duflankaj rilatoj en la nova epoko.

Komuna deklaro publikigita de la du flankoj resumas rezultojn de la vizito rilate al reciproka politika fido, ekonomia kunlaboro, interpopolaj interŝanĝoj, kaj kunlaboro sur internacia kaj regiona niveloj kaj havas detalan priskribon pri plano koncerna al disvolvado de duflankaj rilatoj en la estonteco.

En la pasintaj 70 jaroj, la ĉina-birma amikeco eltenis provon de tempo kaj starigis solidan bazon de kunlaboro. La ŝtata vizito de prezidanto Xi al Birmo estas mejloŝtona en historio de la duflankaj rilatoj kaj ricevos riĉajn fruktojn por profitigi popolojn de la du landoj kaj akceli prosperon kaj disvolviĝon de la regiono kaj la mondo.

Laŭ donitaĵoj lastatempe publikigitaj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj, en la lasta jaro, la totala sumo de la ĉina eksterlanda komerco kalkuliĝis al 31,54 duilionoj da juanoj, kun kresko de 3,4% kompare kun la antaŭa jaro; la eksportado kaj importado atingis novajn altojn. Tiuj bonaj rezultoj atingitaj sub la situacio kun stagno de la tutmonda komerco reflektis la elastecon kaj viglecon de la ĉina ekonomio kaj ludis gravan rolon por rezisto de la monda ekonomio kontraŭ malsuprenira premo.

En la lasta jaro pro la negativa influo de unuflankeco kaj komerca protekstismo, ĝenerala malkresko de la tutmonda eksterlanda komerco fariĝis unu el la plej evidentaj karakterizaĵoj de la monda ekonomio. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo diris antaŭ nelonge, ke registaroj de pluraj landoj lanĉis multajn rimedojn de komercaj restriktoj, influante 747 miliardojn da usonaj dolaroj da tutmonda eksportado en la lasta jaro. Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado lastatempe publikigis la Statistikan Manlibron de 2019, dirante, ke en 2019 la tutmonda varkomerco eble malkreskus je 2,4%. Tio estis evidenta falo kompare kun la kresko de 10,7% en 2017 kaj tiu de 9,7% en 2018.

Sub tia situacio, la ĉina eksterlanda komerco en 2019 ne nur subtenis stabilan kreskon, sed ankaŭ estis evidente plibonita ĉefe en kvar kampoj: unue, la strukturo de eksportado boniĝis; due, Ĉinio akiris rimarkindajn rezultojn en ekspluatado de diversigita importa kaj eksporta merkato; trie, privataj entreprenoj ludis pli kaj pli gravan rolon; kaj kvare, ĉinaj produktoj fariĝis pli konkurencivaj en internacia merkato.

En la nova jaro 2020, homoj havas kialojn kredi, ke la ĉina eksterlanda komerco plialtigos sian tutmondan konkurencivon dum stabila kreskado kaj ludos plu gravan rolon en la monda ekonomia kresko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin