Ĉi-jare dialogaj prezentadoj kun freŝaj ideoj kaj humuraĵoj ne nur spegulas la socian staton kaj la popolan vivon, sed ankaŭ montras altan nivelon de artoj. Tiuj prezentadoj fokusiĝas al esprimado de "sento", ekzemple amo inter familianoj kaj inter geamantoj, amikeco kaj reciproka helpo inter fremduloj.
En la 24a de januaro, la amuza vespero estos rekte elsendita de la Ĉina Komunikila Grupo de la ĉefkunvenejo en Pekino kaj subkunvenejoj en Zhengzhou, ĉefurbo de la centra provinco Henan, kaj la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao.